LaDorisKarto estas helpo por langodiagnostiko kaj permesas reteni la realajn kolorojn dum langofotado. Oni uzas gxin dum diagnozado en la kliniko kaj dum fotado de la lango por studado kaj jxurnaligo. Dum rigardado, kaj special fotado, de lango gravas la lumo por povi rekoni kolorojn gxuste. Sxangxita lumigado kaj refleksoj fra la cxirkauxajxoj sxangxas la bildon. Sxangxo de kamerao aux ekrano ankaux povas havi neintencitan efikon al la fotoj. Fotante normigitan kolorstriaron sur la sama bildo oni cxiam povas reakiri la originan aspekton, kiun la lango havis dum fotado. LaDorisKarto similas en grandeco al kreditkarto, kaj surhavas normigitan kolorstriaron, adaptitan al langodiagnozo. Post uzo oni povas alkoholpurigi la karton. Uzi la DorisKarton estas facile, kaj ne gxenas la kutiman laboron de langofotado. Gravas ke oni poziciigu la karton tiel, ke la cxiuj strioj estu en la bilde, cetere oni fotu kiel normale. La DorisKarto portas la nomon de unu el la pioniroj de langodiagnostiko en Danio, Doris Damsgaard.
Legu Priskribo kaj uzo (Pdf-fil) Post finita klinika elprovo la DorisKarto nun estas acxetebla rekte cxi tie per PayPal-butono.
|
Firmao-addreso: Erik Gotfredsen, Skyggelien 8, Over Hornbæk, DK-8920 Randers NV. retposxto: egotfred (at) gmail.com SE-nr 14290133 |